Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pécsvárad)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Pécsvárad (maldekstre supre)
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pécsvárad |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Komló |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1767 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1757–1767 |
Specifo | |
Longo | ĉirkaŭ 40 m |
Larĝo | ĉirkaŭ 20 m |
Alto | ĉirkaŭ 20 m (navo interne); la turo pli, ol 40 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas monumento historia en urbo Pécsvárad (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri paroĥa kirko kun patroneco Sankta Petro de Pécsvárad okazis en 1332. La turkoj detruis ĝin en 1539. Ĉirkaŭ 1700 la paroĥo estis refondita, sed mem la kirko konstruiĝis inter 1757-1767 fare de la loka abato. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1820, trakonstruita en 1885.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola inter arboj, sed apude estas 4 statuoj pri Johano Nepomuko, Sankta Maria, Sankta Jozefo kaj Sankta Vendelo. La fasado estas simetria, meze malsupre la ornamriĉa enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Apud la enirejo po unu malgrandaj, malplenaj kaj violonformaj niĉoj troviĝas. Super la enirejo tre granda violonforma fenestro etendiĝas, apude po unu grandaj malplenaj niĉoj videblas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La interno estas pompa baroko.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.